Valentin Melnikov (vmel) wrote,
Valentin Melnikov
vmel

Poesia da tutti i cieli / Poezio el ĉiuj ĉieloj

Конкурс "Poesia da tutti i cieli / Poezio el ĉiuj ĉieloj" (поэзия всех небес) прошёл уже в 6й раз. Из-за пандемии подведение итогов затянулось почти на год. Ну вот, наконец, вышла и книга - сегодня я получил пдф, надеюсь - пришлют и бумажную.
Круг участников расширяется - итальянцы по-прежнему в большинстве, но среди финалистов есть поэты из Франции, Великобритании, Сербии и даже Бразилии, Японии, Австралии и Тайваня. Россия и Украина тоже представлены достойно.
Мои стихи уже получали премии в 2017 и 2019:
https://vmel.livejournal.com/47070.html
https://vmel.livejournal.com/51659.html
Сейчас были несколько другие номинации, я отмечен за лучший сонет.

La konkurso "Poesia da tutti i cieli / Poezio el ĉiuj ĉieloj" okazis jam la sesan fojon. Pro la pandemio ĉio prokrastiĝis je preskaŭ jaro. Do jen, fine aperis la libro, hodiaŭ mi ricevis pdf-on, espereble iam venos ankaŭ la papera ekzemplero.
Miaj poemoj jam estis premiitaj tiukonkurse en 2017 kaj 2019.
https://vmel.livejournal.com/47070.html
https://vmel.livejournal.com/51659.html
Ĉi-foje estis aliaj konkurs-branĉoj, mi estas premiita pro la plej bona soneto.

Nokta gasto



Mi perdis kapon, ekvidinte vin.
Al vi min logis stranga fort’ magia.
Kaj jen al vi mi venis, amikin’,
Duopas ni – por proksimiĝo plia.

Ni trinkas teon – ne necesas vin’.
Kirliĝas sentoj... Pro cedemo via,
Rigard’ karesa, ravo kaj fascin’
Ne iĝas mi kuraĝa. Nur – ebria.

En via hejmo invitita gast’,
Kunecon nian ĝuas mi sen hast’.
Komfort’... langvor’... do povas ni feliĉi.

Malfrua hor’. Fermitas la kurten’.
En via hejm’ mi restus ĝis maten’,
Sed tempas jam foriri... kaj vekiĝi.


Tags: e-literaturo, miaj verkoj
Subscribe

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 8 comments