Valentin Melnikov (vmel) wrote,
Valentin Melnikov
vmel

Новая книга -- Nova libro

Belartaj Konkursoj de UEA – самый престижный конкурс литературы на эсперанто, проводимый ежегодно с 1950 года – в 2018 году получил новую номинацию: микроновелла (не более 100 слов). За три года на конкурс было прислано более 150 произведений – по мнению жюри, среди них было много достойных, но премия каждый год присуждалась лишь одна. Было принято решение выпустить сборник лучших микроновелл, присланных на конкурс.
Вчера я получил экземпляр изданного в Нью-Йорке сборника «Ĉiuj steloj etas nokte» («Ночью все звёзды малы» – я только начал читать, так что пока не понял, почему выбрано такое название). В сборник включена моя микроновелла «Bonmesaĝo» (что в контексте можно перевести как «Благая весть»).

Belartaj Konkursoj de UEA (la plej prestiĝa literatur-konkurso en Esperanto okazanta ĉiujare ekde 1950) en 2018 lanĉis novan branĉon: mikronovelo (ne pli ol 100 vortoj). Dum tri jaroj por konkurso venis pli ol 150 verkoj – la ĵurio opiniis, ke pluraj el ili estas distingindaj, sed la premio Paula Adúriz (nomita memore al la patrino de la konkursa sekretario, iniciatinto de la afero Miguel Gutiérrez Adúriz) estis ĉiujare nur unu. Do oni decidis eldoni kolekton de la plej bonaj konkursaĵoj.
Hieraŭ mi ricevis ekzempleron de “Ĉiuj steloj etas nokte” (mi nur komencis legi, do dume ne scias, kial tia titolo). En la kolekton eniris mia mikronovelo “Bonmesaĝo”. Legu ĝin ĉi-sube.

Ĉiuj steloj etas nokte. Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj en Esperanto; 126 p.; Red. Liven Dek, Giulio Cappa, Miguel Fernández; Novjorko; 2021; Mondial. ISBN 978-1-59569-420-1
В каталоге: // En la katalogo:
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9877


Bonmesaĝo


Vivo de Maria malhavis ĝojojn. Kaduka edzo, trudita kontraŭvole, ne kapablis kontentigi ŝian junan korpon. Do renkontinte belan junulon, ŝi rezistis nelonge. Arda amo, pulsado de vivo en kuniĝintaj korpoj... gravediĝo. Sed adulto estas mortpunenda ŝtonume...
Li diris: Amo venkas ĉion. Dio estas Amo! Sciu ĉiuj: Mi estas Dia sendito. Vi mem firme kredu, do ĉiuj kredos. Kaj ŝi diris, ke ensonĝe venis anĝelo, kaj ŝia infano kreiĝis mirakle-senpeke. (Ĉu vera amo povas esti peka?) Ŝi ripetadis tion, do fine mem ekkredis. Kaj ĉiuj ekkredis. Ĉar Amo estas Dio, kaj Dio estas Amo.
Kio sekvis – vi scias...



Tags: e-literaturo, miaj verkoj, vivo
Subscribe

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 12 comments