?

Log in

No account? Create an account
Дедушка -- La avo - Senordaj notoj - Беспорядочные заметки

> Lastatempaj enskriboj
> Arĥivo
> Geamikoj
> Uzantinformoj
> Miaj verkoj en Esperanto

17-a de decembro 2008


Previous Entry Share Next Entry
16:16 - Дедушка -- La avo
Я тут дедушкой стал. Не сказать, чтобы неожиданно, но ощущение странноватое...
Мою дочь Нийю, возможно, многие (в основном эсперантисты) знают/помнят. И вот –

мой внук Роман Тарасович Вус родился 2 декабря 2008 г. в Киеве.


Всё в порядке, все здоровы...

Mi iĝis avo. Ne subite, sed la sento mem estas iom stranga.
Mian filinon Nija, denaskan esperantistinon, probable iuj konas/memoras. Kaj jen –

mia nepo Roman Tarasoviĉ VUS naskiĝis la 2-an de decembro 2008 en Kievo, Ukrainio.


Ĉio bonordas, ĉiuj sanas...

Дополнение -- Ĝisdatigo:
От души благодарю всех поздравивших! Даже не ожидал, что всего за несколько минут придёт больше десятка поздравлений.
Mi kore dankas ĉiujn gratulintojn! Mi eĉ ne supozis, ke dum nur kelkaj minutoj venos deko da gratuloj, eĉ en Esperanto de neesperantistoj. ;)
Nuna humoro: contentдоволен / kontenta
Nuna muziko: Let it be / Estu tiel ĉi
Tags:

(41 komentoj | Afiŝu novan komenton)

Comments:


[User Picture]
From:cxielamiko
Date:17-a de decembro 2008 15:10 (UTC)
(Link)
Gratulojn!
Cxu via filino planas e-igi vian nepon?
[User Picture]
From:vmel
Date:17-a de decembro 2008 16:22 (UTC)
(Link)
Mi timas, ke ne.
Nun ŝi uzas E-on nur kun mi, onidire iomete ankaŭ kun iuj eksterlandanoj. Supozeble ion legas - almenaŭ miajn librojn. Skribas kun eraroj, ho ve...
Infanaĝe ŝia E-o estis modela, sed nun ŝi tute ne havas praktikon. Mi vidas ŝin nur foje dum kelkaj jaroj - do nenion povas fari.

Nu, ŝi mem ĉion decidas. Kun ŝia obstinega karaktero (kolektis obstinon de ĉiuj parencoj kaj aldonis propran) - absolute ne eblas devigi ŝin ion fari, se ŝi ne volas...

Ni vivos - ni vidos...

> Go to Top
LiveJournal.com